Janus Pannonius
POR LA PACO


Dio, ho, vi granda estro en la ĉielo trans la steloj,
milde alrigardu nian turpan teron, kie milit'

frenezega pereigas pacon, kaj kie Mars' kuregas
tintigante glavon. Siro! Ekstermiĝas are la viv'!

Ho, ĉi teron benu, Patro: al popol' trankvilo necesas,
doloregas batalvundoj kaj tiele trista la mort'!